Saturday, July 16, 2011

Nova Skribsistemo Sugestata

Enkonduko:

Antaux kvin jaroj mi vizitis kolegon—kaj amikon—en Usono. Mi logxas en la okcidenta parto de Nepalo, kaj denaske mi parolas la Gxagan lingvon. Mia usona amiko kaj mi kunlaboras je gramatiko de la Gxaga—la unua en la angla lingvo. Dum mia vizito, mia amiko montris al mi librojn pri Esperanto, kaj mi tuj interesigxis en la ideo de internacia lingvo.

Reveninte al Nepalo, mi dauxrigis la studon de Esperanto kaj komunikis perrete kun multaj amikoj tra la mondo. Kiam mi skribas per mano aux per komputoro, mi povas uzi cxapelitajn literojn. Tamen perrete, mi trovas, ke mi preskaux cxiam devas uzi cxi tiun malbelan ikso-sistemon. Eble, mi estas iksofobo, sed vere ne placxas al mi cxi tiu praktiko. Do, cxar mi estas ankaux lingvisto, mi decidis krei plej placxan sistemon.

(Antaw kvin yaroy mi vizitis kolegon—kay amikon—en Usono. Mi lodjas en la oktsidenta parto de Nepalo, kay denaske mi parolas la Djagan lingvon. Mia usona amiko kay mi kunlaboras ye gramatiko de la Djaga—la unua en la angla lingvo. Dum mia vizito, mia amiko montris al mi libroyn pri Esperanto, kay mi tuy interesidjis en la ideo de internatsia lingvo.

Reveninte al Nepalo, mi dawridjis la studon de Esperanto kay komunikis perrete kun multay amikoy tra la mondo. Kiam mi skribas per mano aw per komputoro, mi povas uzi capelitayn literoyn. Tamen perrete, mi trovas, ke mi preskaw ciam devas uzi ci tiun malbelan ikso-sistemon. Eble mi estas iksofobo, sed vere ne placas al mi ci tiu praktiko. Do, car mi estas ankaw lingvisto, mi detsidis krei pley placan sistemon.)

Kiam mi sercis alian sistemon, mi hazarde trovis la solvon dank’al D-ro Zamenhof mem. Kiel ofte okazas en la lingvo, solvoy estas kaxitay en la ideoy de la kreinto. Kvankam D-ro Zamenhof uzis “c” por “ts,” li nenion kreis por “dz”—komparu “-eco” kay “edzo.” Hm. Do, se ni uzus “ts” anstataw “c,” tio liberigus “c” por “cx”!

Nu, ankaw “gx” estas kunmetita sono (“d+jx”), do ni uzu “dj.” Tio liberigus “j” por la nuna “jx.” Plue, por anstatawi “sx,” ni uzu “x”—djis nun forgesita litero.

Hm, kiuy aliay literoy estas forgesitay? Y, w kay q. Car ni intentsas uzi “j” por “jx,” ni uzu “y” por la nuna “j”: yes, yam, libroy, bonay, ktp. Tiam, evidente, “w” povos anstatawi “ux”: antaw, morgaw, Ewropo. Fine, ni uzu “q” por anstatawi la neoftan “hx”: eqo, qoro.

Mi listigu por vi la novan sistemon, metante la nunayn rimedoyn post la sugestatayn xandjoyn.


voca senvoca

p b
t d
k g
s z
x (sx) j (jx)
ts (c) dz
c (cx) dj (gx)
q (hx)
m
n
l
r
h
y
w (ux)

Kay fine, yen la sugestata aboco:

a b c d dj e f g h i j k l m n o p q r s t ts u v w x y z

Ni fatsile povas ellasi “dj” kay “ts,” kay enxovi vortoyn komentsantayn per ci tiuy literoy sub, respektive, “d” kay “t,” sed mi opinias, ke apartay kategorioy estus pli oportunay.